Selektiva mutismo

La mutismo estas perturbo de la komunikado. Ĝin karakterizas, ke la subjekto povas paroli nur kun iuj, aŭ kun neniu, kaj tion kaŭzas ne la malkapablo de la aŭdado aŭ la malkapablo de la parolo. Ofte ĝi venas kun depresio, anksieco aŭ perturbo de la sinteno, manĝado aŭ malestado de la purumo.

Ĝi havas du tipojn: la (s)elektiva kaj la totala. Se la mutismo estas totala, la subjekto povas nur flustri aŭ estas plene muta. Kiu estas selektive mutista, tiu povas paroli nur kun siaj familianoj kaj amikoj, se aliaj ne aŭdas ŝ/lian parolon.

Iuj malsanuloj povas flustri ekzemple al la instruistoj, aliaj uzas signojn kaj aliajn metodojn por komuniki. Se ili estas devigitaj paroli, ili povas komuniki pli kaj pli malfacile.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne